Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 352 (2013-04-17)
[ret-info] Invito al trejnado pri maŝina tradukilo WikiTrans kaj Vikipedio, Partizánske, Slovakio, 1a ĝis 5a de majo 2013

La programo WikiTrans senkoste evoluigata de Eckhard Bick scias traduki el la angla lingvo en Esperanton ĉiujn 4.182.609 artikolojn de la angla Vikipedio. Ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar necesas poluri ilin lingve kaj teknike. Provlegado de maŝintradukitaj artikoloj povas multe plirapidigi la kreskon de la grando kaj kvalito de Vikipedio en Esperanto, kompare al verkado de novaj artikoloj.

Tial E@I kaj GrammarSoft serĉas pionirojn pretajn antaŭenigi la ideon – personojn kun sperto pri Vikipedio kaj/aŭ tradukado. Inter 2013-05-01/05 okazos en urbo Partizánske (Slovakio) metiejo, kiu praktike instruos kiel kontribui al Vikipedio helpe de WikiTrans. Flanke okazos ankaŭ organiza kaj teknika diskutoj.

Partopreno, loĝado kaj matenmanĝoj estos senpagaj (kovrataj de E@I), eble pli depende de ricevo de subvencio.

Por partopreni la trejnadojn necesas kaj sufiĉas:

* regi Esperanton skribe

* pasive regi la anglan

* voli lerni bazon de laborado en Vikipedio aŭ jam tion kapabli

La programo troveblas ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:WikiTrans

Aliĝu retpoŝte ĉe info ĉe ikso.net aŭ informu pri la aranĝo eblajn interesitojn.

laŭ Peter Balaz en http://blogo.ikso.net kaj Michal Matúšov (kubof ĉe i-espero.info)

Fonto: Ret-Info

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026